Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/240

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Nun la ŝin pelanta amaso da homoj estis jam en la distanco de ne malpli ol dekkelke da paŝoj de ŝi, kaj tia sama interspaco apartigis ŝin de la ruliĝanta grandega veturilo. Sed la amaso kuris malpli rapide ol la veturilo, kiu ruliĝis tre rapide.

Ŝi jam plu ne kuris. Mankis jam al ŝi fortoj, aŭ ŝi decidis en la ajn maniero meti finon al tiu terura pelado. Ŝi staris kun brusto turnita al liu flanko, de kiu venis la omnibuso, sed la vizaĝon ŝi turnis al tiu flanko, de kiu kuris la homoj. Nun en ŝiaj okuloj brilis lumo de konscia penso. Oni povus pensi, ke ŝi faras elekton. Kian elekton? Sur unu flanko estas malhonoro, mokado, malliberejo, longaj, eble senfinaj turmentoj, sur la dua estas morto... morto terura, sed subita, fulma.

Kaj tamen la instinkto de memkonservo videble ne tute ŝin forlasis, la morto ŝajnis al ŝi pli terura ol la homoj, ĉar antaŭ momento ŝi deflankiĝis ja de tiu rekla linio, sur kiu kuris al ŝi la liberigonta morto.

Jes, sed nun ŝi denove komencas retiriĝi al tiu linio; la homo kun la flava lado sur la brusto kurantaŭiĝis el la pelanta amaso, etendis la manon kaj ektuŝis la randon de ŝia tuko. Ŝi eksaltis, stariĝis sur unu el la feraj reloj. Kun vizaĝo levita al la malluma ĉielo ŝi etendis ambaŭ manojn supren. Ŝia buŝo malfermiĝis kaj eligis neklaran ekkrion. Ĉu ŝi ĵetis al la stelplena ĉielo suferplenan plendon, ĉu ŝi elĝemis vorton de pardono, ĉu eble la nomon de sia infano? Neniu klare aŭdis. La homo kun la flava lado sur la brusto, kiun en la unua momento surprizis la subita flankenĵetiĝo de la virino, denove alkuris al ŝi kaj kaptis ŝin je la rando de la tuko. Per fulma movo ŝi forĵetis la tukon kaj lasis ĝin en la mano de la policisto, kaj mem ŝi falis sur la teron.

— Haltu! haltu! — eksonis terura krio el la maso.

Sed la purpura okulo ne volis obei, ĝi ĉiam flugis antaŭen, kaj la hufoj de la ĉevaloj frapis sur la feraj reloj.