Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/48

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

profundon de la kameno. Nur nun ŝi eksentis, ke ŝi estas malseka, ke en la ĉambro estas malvarme.

— Ni povas hodiaŭ fari al ni fajron sur la kameno, ŝi diris, prenante el malantaŭ la forno la solan tie troviĝantan faskon da ligno.

Janjo eksaltis de ĝojo.

— Fajron! fajron! — ŝi kriis, — mi amas fajron, panjo! Vi jam tiel longe ne faris ĝin sur la kameno!

Kiam la flavaj flamoj leviĝis supren, plenigis per hela brilo la nigran profundon de la kameno kaj disverŝis en la ĉambron ondojn de agrabla varmo, Marta sidiĝis antaŭ la fajro kaj prenis sian infanon sur la genuojn.

— Janjo! — ŝi diris, kliniĝante al la pala vizaĝeto; — vi estas ankoraŭ malgranda infano, sed vi devas jam kompreni tion, kion mi al vi diros. Via patrino estis tre, tre malriĉa, tre malĝoja. Si elspezis sian tutan monon, kaj post kelke da tagoj ŝi jam ne havus por kio aĉeti nek tagmanĝon por vi kaj por si, nek lignon por fari fajron. Hodiaŭ oni donis al via patrino laboron, por kiu oni pagos al ŝi.... Tial, venante, mi diris al vi, ke vi danku Dion, tial mi ektlamigis tiun belan fajron, por ke hodiaŭ estu al ni varme kaj gaje...

Marta efektive ricevis laboron. Post monato da atendado, post pli ol dek senrezultataj iroj al la informa oficejo, Ludovikino Zminska sciigis al la juna virino, ke ŝi riĉevis por ŝi lecionon de franca lingvo. Tiu laborenspezo, kiu estis konsistonta el duono da spesmilo por tago, ŝajnis al Marta kvazaŭ malfermiĝinta antaŭ ŝi fosejo de riĉaĵoj. En tiu sama ĉambreto, en kiu ŝi nun loĝis, kontentigante siajn bezonojn tiel same ŝpareme aŭ eble ankoraŭ pli ŝpareme ol ĝis nun, ŝi povis kun tiaj enspezoj vivi kun sia infano. Si povis vivi ! Tiuj ĉi vortoj havis grandegan signifon por la virino, kiu ankoraŭ hieraŭ informiĝadis, kie kaj al kiu ŝi povus vendi malpli necesegan parton de siaj vestoj.

Krom tio la unua ekbrilo de sukceso lumigis antaŭ ŝi perspek-