Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/52

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

certe ne estas eterna; — kaj eble... eble vi havas infanojn?

Ĉi tiun fojon Marta levis la rigardon, en kiu ektremis viva lumo.

— Mi havas filinon, sinjorino! — ŝi respondis; kaj kvazaŭ tiuj vortoj frapus ŝin per ia subita, ordona rememoro, ŝi sidiĝis sur la seĝo, kiu antaŭ momento estis donita al ŝi, kaj per la manoj ankoraŭ iom tremantaj ŝi komencis malfermadi unu postalia la librojn, kiuj estis metitaj antaŭ ŝi. El tiuj libroj Marta povis kompreni, ke la dekdujara Jadvinjo jam multe lernis kaj jam multe progresis en la lernado; pri la profunda lingva sciado, kiun posedis la antaŭa instruistino de la knabineto, atestis la diversloke en la kajeroj troviĝantaj notoj, lertaj, plej facile venkantaj la plej grandajn lingvajn malfacilaĵojn kaj penetrantaj en la esencon kaj subtilajn nuancojn de la objekto. Marta viŝis per la mano siajn okulojn, kvazaŭ ŝi volus ldarigi sian rigardonaŭ forpeli de si ian trudiĝeman penson, kaj, fermante la kajerojn kaj librojn, ŝi faris al sia lernantino kelkajn demandojn. Mario Rudzinska dume foriris al la fenestro, kaj, preninte en la manojn ian kudrolaboron, ŝi intencis sidiĝi kun ĝi ĉe malgranda tableto, sed subite la pordokurteno iom disŝoviĝis kaj malantaŭ ĝi aŭdiĝis bonsona vira voĉo :

— Kuzino Marinjo! mi petas vin ĉi tien por unu minuto.

Mario trapasis mallaŭte la ĉambron, ankoraŭ unu fojon haltigis amikan rigardon sur la vizaĝo de la nova instruistino de sia filino kaj senbrue fermis post si la pordon, kaŝitan malantaŭ la pordokurteno, kondukantan el la kabineto al la salono.

En la mezo de la salono staris juna homo, kiu havis la aĝon de ĉirkaŭ 26 jaroj, maldika, gracia, vestita laŭ la lasta modo, kun bruna mallarĝa vizaĝo, nigraj haroj kaj karbe nigraj okuloj. La eksteraĵo do tiu ĉi homo estis agrabla kaj ĉe la unua rigardo eĉ interesa. Antaŭ ĉio frapanta en ĝi eslis la granda pleneco de vivo libera, gaja, kvazaŭ senpacience sin olpuŝanta kaj kaprico ekscentra. Ĉi tiu pleneco de vivo post pli atenta rigardo aperis eĉ kiel troeco. La pupiloj de la juna homo flamis, fulmetadis, ĉirkaŭ