Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/61

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

adis en la febro, lacigis la korpon kaj la ŝpiriton, per sia propra tro forta streĉiĝo nepovebligis ĉiun progreson; la nuna momento, plene okupita de turmenta maltrankvileco, penetrigis ankoraŭ nedifinitan sed jam mordantan maldolĉecon en la koron de la virino, kiu, forlasita de ĉiuj sur la tero, komencis kompreni, ke ŝi trompiĝis rilate sin mem, ke ŝia situacio estas plej malfavora por studado, kiu, por doni riĉajn fruktojn, bezonas trankvilecon, kiel birdo por la disvolvo de siaj flugiloj bezonas aeron. La plej forta dezirado, la plej varmega aspirado de la spirito, la plej turmenta streĉiĝo de la volo ne povis fari tion, ke menso neinstruita penetru per unu fojo la misterojn de la scienco, ke la neekzercitaj organoj de komprenado kaj de memorado fleksiĝu kiel delikataj kordoj, ke ili simile al fulmo saltu rapidajn rondojn, simile al vakso moligita per fajro ensorbu en sin tion, kion oni enŝutas en ilin.

Longe fari al si iluziojn Marta ne povis; sed surdigante en ŝi ĉian analizemecon per la tuta forto de sia spirito kaj volo, ŝi obstine ripetadis al si la penson : ellernu! tiel same kiel ŝiprompiĝulo, kiu batalas kontraŭ la ondegoj de la maro, per la tuta forto de siaj ambaŭ manoj tenas sin je la sola tabulo, kies apogo obstine subtenas en lia kapo la penson : mi restos sur la supraĵo!

Nun kiel antaŭe, dum la longaj aŭtunaj noktoj, simile al ventego, bruis kaj per senfinaj gamoj leviĝadis kaj malleviĝadis la misteraj murmuroj de la granda urbo, sed Marta ilin ne aŭskultis, timis aŭskulti ilin, ĉar ili vekis en ŝi tiun nedifinitan teruron, kiu kaptas homan estaĵon, kiu sentas senhelpan eniĝadon cn elementon potencan, nekonatan, senfundan.

Nun en la mezo de la nokto ŝi marŝadis en la ĉambreto lumata de la pala flamo de la lampeto, kun ruĝo sur la vangoj, kun nigraj harligoj mallevitaj sur la ŝultrojn, kun manoj nerve interplektitaj, kun buŝo senĉese murmuranta fremdajn vortojn, ĉerpitajn el liu libro, kiu, malfermita sub la radioj de la lampo, kvazaŭ per dornoj estis plenigita de vicoj da sennombraj gramatikaj