Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/63

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

propraĵon almenaŭ unu jaron, dume jam la morgaŭ ne apartenis al ŝi. Morgaŭ ŝi devis jam scii ĉion, kion apenaŭ jaro aŭ serio da jaroj povas ellernigi; ŝi devis, ŝi devis, se ŝi ne volis, ke el ŝiaj manoj elfalu ilo de laborenspezado. La tempo, en kiu tiu virino komencis la batalon pro ekzistado por si kaj por sia infano, ne estis jam por ŝi tempo favora por lernado, kaj tamen ŝi lernis...

Jam estis finiĝanta monato depost tiu tago, en kiu la juna vidvino la unuan fojon eniris en la belan loĝejon ĉe la strato Swieto-Jerska. La mastrino de tiu loĝejo renkontadis ŝin ĉiam ĝentile, paroladis al ŝi amike, eĉ kore, sed al la koreco aliĝadis ĉiam pli videbla nuanco de silenta kompato, ofte eĉ de embaraso, de sindevigo, kiu retenadis sur la lipoj iajn vortojn malfacile eldireblajn. La malgranda Jadvinjo rilate sian instruistinon restis ĉiam ĝentila, kiel bone edukita infano, sed el ŝiaj moviĝemaj, tre viglaj okuloj de tempo al tempo elflugadis ironia radieto, sur la freŝa buŝo aperadis petola rideto, kvankam tuj forigata, tamen sufiĉe montranta internan kontentecon aŭ miron de lernantino, kiu kaptas la malgajan sekreton de senklereco de sia instruantino, aŭ diras al si interne : sed mi ja estas pli scianta ol ŝi!

Venis la tago, en kiu Marta devis ricevi de la patrino de sia lernantino la pagon por sia tutmonata laboro. Mario Rudzinska sidis en la salono kun laboraĵo en la mano, kiun ŝi tamen enpense faligis sur la genuon. La ordinare serena frunto de la feliĉa virino en tiu tago estis iom nebulita, ŝiaj belaj okuloj kun esprimo de malgajeco estis direktitaj al la fermita kaj kurtenita pordo de la kabineto.

— Ĉu estas permesite scii, kio mian karan fratinon metis hodiaŭ en tiel malgajan humoron? — eksonis vira voĉo apud la fenestro. Mario direktis la rigardon al la tlanko de la parolanto.

— Mi estas efektive tre afliktita, Aleĉjo, kaj mi vin petas, ke vi konsideru la staton de mia animo kaj ne malpaciencigu min per iaj ŝercoj...