Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/69

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

homoj lernas desegnadon, kaj krom tio plejparte instruas ĝin viroj... Jam tiacstasla kutimo.

— Sekve, — diris Marta, premante la manon de la mastrino, — restas al mi nur diri al vi adiaŭ kaj danki vin por la boneco kaj afableco, kiun vi montris rilate min.

Mario etendis la manon al eleganta koverto, en kiu oni povis vidi kelke da monbiletoj, sed en tiu sama momento iu deflanke ektuŝis ŝian manikon. Tio estis la gaja Aleĉjo, kiu en la tuta tempo de la interparolado staris malproksime en pozo tre modesta kaj kun vizaĝesprimo tute ne gaja. Liaj okuloj duone kun raviteco, duone kun sincera kompato estis fiksitaj sur la vizaĝo de la juna vidvino, kiu eĉ plej malmulte ne atentis lian ĉeestadon. Eble, enirante en la salonon, ŝi lin vidis, sed kion povis interesi ŝin unu homo pli, kiu estos atestanto de ŝia humiliga konfeso, kiam la plej terura kaj neforigebla atestanto estis ŝi mem? Kion povis ŝin interesi la supozo, ke ies okuloj rigardas ŝin en la momento, en kiu ŝia propra rigardo kun teruro estis direktita en la profundon de ŝia propra senkapableco kaj en la senfundan abismon de la sorto, kiu ŝin atendas? Tial Marta ne atentis la ĉeestadon de la juna homo, Mario ĝin forgesis, kaj, sentante, ke iu ŝin tuŝete tiras je la maniko, ŝi turnis la vizaĝon kun iom da miro. Ŝi miris ankoraŭ pli, kiam ŝi vidis la fizionomion de Aleĉjo. Liaj moviĝemaj okuloj estis nun plenaj de malĝojo, la buŝo, sur kiu oni ordinare ĉiam vidis malseriozan rideton, havis nun esprimon bonkoran kaj eĉ iom kvazaŭ seriozan.

— Marinjo! — diris mallaŭte la juna homo, — via edzo laboras ĉe unu el la ilustritaj revuoj, eble oni tie bezonus iun, kiu scias desegni...

Mario ekplaŭdis per la manoj.

— Vi estas prava, — ŝi ekkriis, — mi demandos pri tio mian edzon!...

— Sed oni devas tion fari tuj ! — ekkriis Aleĉjo jam kun sia ordi-