Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/71

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kvazaŭ ŝi la unuan fojon etendus la manon por almozo. Kiam la gekuzoj interŝanĝis inter si frazojn, kiuj koncernis ŝin, kiam la juna homo elkuris el la ĉambro, por porti al nekonataj, de ŝi neniam viditaj homoj peton en ŝia nomo, tiam naskiĝis en ŝi fortega deziro foriri, foriri tuj, per vorto de danko pagi por la momento da kompato, sed la almozon ne akcepti kaj diri :

— Mi esperas, ke mi mem min helpos.

Tiu deziro estis forta, ŝtopis la voĉon en la brusto de la juna virino, ondo da sango ĵetiĝis en ŝian kapon, kaj tamen ŝi ne submetiĝis al tiu deziro, ne foriris, staris senmova kun kapo klinita kaj manoj interplektitaj. En la plej profunda interno de ŝia estaĵo eksonis malgaja murmuro : — mi ne esperas, ke mi povos min helpi, mi ne povas fidi min mem ! — Tio estis naskiĝanta konscio de propra senkapableco. Sub la influo de tiu ĉi sento kreskis en ŝi honto nedifinebla, sed turmenta. — Ho, se mi estus sola!... — ŝi pensis. — Se mi ne havus infanon!

— Volu diri al mi, — ekparolis Mario, — kiamaniere mi povos sciigi vin pri la rezultato de la penadoj, kiujn mi kaj mia edzo faros, por trovi por vi okupon... Eble vi lasos ĉe mi vian adreson?

Marta meditis dum momento.

— Se vi permesos, — ŝi respondis, — mi venos ĉi tien mem, por informiĝi.

En la unua momento ŝi volis doni sian adreson, sed tra ŝia kapo trakuris la penso, ke la juna feliĉa virino povas forgesi ŝin. Sin hontigis la kompato, kies objekto ŝi estis, sed ankoraŭ pli ŝin timigis la supozo, ke la espero pri laborenspezo, kiu ekbrilis antaŭ ŝiaj okuloj, denove malaperos kaj lasos ŝin en terura necerteco, nedifiniteco de la situacio.

Laborenspezo! kia proza, triviala, pure tera vorto ĝi estas! vi eble ekkrios, legantoj. Se anstataŭ ĝi estus ĉi tie ia flamanta amo, kora sopiro, alta revo, tiam la sentoj de la juna virino sin turnus en pli konvena por ili rondo de moralaj aperoj, vekus pli da sim-