Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/74

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Mi venis, por sciigi vin, ke mi ankoraŭ ne havos la eblon enporti tiun pagon...

La vizaĝesprimo de la administranto montris ĉe tiuj ĉi vortoj sufiĉe videblan malkontentecon. Li tamen ne estis homo tro severa, li havis fizionomion honestan, mildankaj portantan la postesignojn de multe da travivitaj jaroj kaj de multe da havitaj zorgoj. Li rigardis atente la vizaĝon de la juna virino kaj respondis post minuta medito :

— Tio estas tre malagrabla... sed kion fari? La loĝejo, kiun vi okupas, estas negranda, kaj mi pensas, ke la dommastro ne volos rifuzi ĝin al vi ĉe la unua neakurateco en la pagado. Tamen se ĝi ripetiĝus...

— Sinjoro! — vive interrompis Marta, — oni promesis al mi laboron, kiu, mi esperas, donos al mi rimedojn por vivado.

La administranto silente salutis.

Marta kun ruĝa vizaĝo kaj mallevitaj okuloj eliris sur la straton. Baldaŭ ŝi revenis en sian ĉambreton, alportante en tuko diversajn aĵojn, aĉetitajn en la urbo. Ŝi ne povis jam preni tagmanĝojn el la restoracio, ŝi eĉ faris al ŝi riproĉojn, ke ŝi prenadis ilin ĝis nun, ĉar ŝi elspezis por ili pli, ol ŝi povis elspezi. Pri si ŝi pensis malmulte; konsidere la zorgojn, kiuj ŝin ĉirkaŭis, kaj la celon, kiu staris antaŭ ŝi, la kvanto kaj eco de la manĝo, kiu devis subteni ŝian vivon, ne povis okupi grandan lokon en ŝiaj pensoj. Ŝi opiniis, ke per glaso da lakto kaj per kelke da bulkoj ĉiutage ŝi povos dum kelka tempo sufiĉe subteni siajn fortojn. Sed la malgranda Janjo, kiu ofte tremis de malvarmo en malbone varmigita ĉambro, bezonis nepre almenaŭ unu fojon en tago varman manĝon.

Tial la juna vidvino por la iom da spesdekoj, kiuj restis al ŝi, aĉetis iom da butero, grio kaj malgrandan poteton.

— Anstataŭ matene, mi nun hejtados la fornon tagmeze, — ŝi pensis, — kaj samokaze mi kuirados ĉiutage por Janjo iom da varma manĝo!