Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/97

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

diris ridante Mario, poste ŝi daŭrigis serioze : — mi ekkonis antaŭ nelonge iun malriĉan virinon, kiu min tre interesas...

— Malriĉan virinon! — vivece interrompis la mastrino de la riĉa magazeno, — sekve vi certe deziras, ke mi per io ŝin helpu? Ho, vi ne trompiĝis pri mi, Marinjo! mia mano estas ĉiam malfermita por tiuj, kiuj suferas!

Dirante la lastajn vortojn, ŝi ŝovis la manon cn la poŝon kaj, elpreninte el ĝi sufiĉe grandan eburan monujon, volis jam malfermi ĝin, sed Mario retenis ŝian manon.

— Ne pri almozo nun estas la afero, — ŝi diris; — la persono, pri kiu mi volas paroli al vi, ne deziras kaj eble ne akeeptus almozon... Ŝi deziras kaj serĉas laboron...

— Laboron! — ripetis la bela sinjorino Evelino, iom levante la nigrajn brovojn, — kio do malhelpas ŝin labori?

— Multe da aferoj, pri kiuj mi devus tro longe paroli, — serioze respondis Mario, kaj, prenante la manon de la estinta kunlernantino, ŝi diris plue kun peto kaj sentemeco en la voĉo : — al vi, Evelino, mi venis kun la peto, ke vi donu al ŝi la eblon labori.

— Mi... al ŝi... la eblon labori? sed kiamaniere, mia kara?

— Ke vi akceptu ŝin kiel komizinon.

La brovoj de la mastrino de la magazeno leviĝis ankoraŭ pli alte. Sur ŝia vizaĝo aperis miro kaj embaraso.

— Mia kara Mario, ŝi komencis post momento, balbutante kaj videble konfuzite, — tio apartenas ne al mi... ĝenerale pri la aferoj, kiuj koncernas la magazenon, okupassin mia edzo...

— Evelino! — ekkriis Mario, — kial vi dirasal mi malveron? Via edzo estas posedanto de la magazeno en rilato jura, sed vi administras la aferojn kune kun li, eĉ pli ol li, kaj ĉiuj scias bonc, des pli mi ĝin scias, ke vi komprenas la negocojn bonege kaj vi havas multe da energio en Ia efeklivigado de viaj planoj... kial do.... Evelino ne lasis ŝin fini.

— Nu, jes, jes, — ŝi diris vivece, — estis al mi malagrable rifuzi