Paĝo:Pûskin - Eŭgeno Onegin, 1931, Nekrasov.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
ANTAŬPAROLO


La romano «Eŭgeno Onegin» de la granda rusa poeto A. S. Puŝkin apartenas al malmulta nombro de la epokfarantaj mondverkoj kun tute eksterordinara signifo.

Per «Eŭgeno Onegin» la rusa literaturo unuafoje ekhavis senkompare brilan nacian majstroverkon, kiu ĝis nun restas nesuperita artjuvelo kun eterna valoro.

La fama rusa publicisto kaj literatur-kritikisto V. G. Belinskij (1810—1848), kiu ludis tre gravan rolon en la historio de la rusa socio, jene karakterizis la signifon de «Eŭgeno Onegin» :

«Antaŭ ĉio, en «Onegin» ni vidas poezie reproduktitan bildon de la rusa socio, prenita dum unu el la plej interesaj momentoj de ĝia evoluo. Laŭ tiu ĉi vidpunkto «Eŭgeno Onegin» estas poemo historia en plena senco de la vorto, kvankam en la nombro de ĝiaj herooj mankas eĉ unu historia persono. La historia valoro de tiu ĉi poemo estas ankoraŭ pli alta, ĉar ĝi estis unua kaj brila provo en tiu ĉi speco. En ĝi Puŝkin aperas ne simple kiel poeto nur, sed ankaŭ kiel reprezentanto de la unue vekiĝinta socia memkonscio: estas merito supermezura! Antaŭ Puŝkin la rusa poezio estis ne pli ol kapabla kaj imitema disĉiplo de la Eŭropa muzo… Sed kun Puŝkin la rusa poezio el timema disĉiplo fariĝis talenta kaj sperta majstro… Kune kun la samtempa genia verko de Gribojedov «Malfeliĉo pro saĝeco», la versa romano de Puŝkin starigis firman bazon por la nova rusa poezio, por la nova rusa literaturo…»

Detale analizante plue la tutan enhavon de la romano, BelinskijCitaĵa eraro: Nevalida <ref>-etikedo; sennomaj referencoj devas havi enhavon speciale substrekis la nacian signifon de la verko por la rusa socio en tiu senco, ke «Eŭgeno Onegin» laŭ sia enhavo kaj laŭ siaj ideoj estis unua vere naci-rusa kreaĵo. Sed tiun ĉi epiteton oni ne devas kompreni false. Apartenante al la tendaro