Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/39

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

„Ĉu nitro?“ li demandis fine.

„Nitro“, mi respondis, „kiel longe vi estas suferinta pro tiu tuso?“

„Uh! uh! uh! — uh! uh! uh! — uh! uh! uh! — uh! uh! uh! — uh! uh! uh!“

Mia kompatinda amiko tute ne povis respondi dum multaj minutoj.

„Ĝi estas nenio“ , li diris fine.

„Venu“, mi diris decideme, „ni reiru; via sano tre valoras. Vi estas riĉa, respektata, admirata, amata; vi estas feliĉa, kiel iam mi estis. Vi estas viro kies manko sentiĝus. Pri mi ne gravas. Ni reiru; vi certe malsaniĝos, kaj mi ne povas respondi tion. Krome, ekzistas Lukesio —“

„Sufiĉe!“ li diris, „tiu ĉi tuso estas nura neniaĵo; ĝi ne mortigos min. Mi ne mortos pro tuso.“

„Vere — vere“, mi respondis, „kaj efektive mi ne intencis timigi vin nenecese; sed vi devus uzi ĉiun taŭgan singardon. Trinko da tiu ĉi medoko[1] defendos nin kontraŭ la malseko.“

Tiam mi rompis la kolon al botelo, kiun mi tiris el longa vico da samaĵoj kuŝantaj sur la tero.

„Trinku“, mi diris, prezentante al li la vinon.

Li levis ĝin al siaj lipoj kun ridetaĉo. Li paŭzis kaj balancis la kapon al mi familiare, dum liaj tintiloj tintis.

„Mi trinkas“, li diris, „al la enterigitoj, kiuj ripozas ĉirkaŭ ni.“

„Kaj mi al via longa vivo.“

Li denove prenis mian brakon, kaj ni antaŭeniris.

„Tiuj keloj“, li diris, „estas vastaj!“

  1. Medoko, franca ruĝa vino.