Saltu al enhavo

Paĝo:Pola Esperantisto - Marto 1932.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

plej elokventa priskribo ne povas doni la veran bildon de tiu mondurbo, kies rememoron mi konservas ĉiam tiel vive en mia kapo kaj… koro.

Se vi volas konvinkiĝi, ĉu mi ne trograndigis en mia priskribo la belecon de Parizo, veturu grandare al tiu unika urbo, al pariza Kongreso kaj vi neniel plendos je tio. Viaj esperoj ne elrevigos Vin. — Do ĝis la revido en Parizo!

FLORETO.
dediĉita al samideano Ju-Lik.

Jen staras sur bordo
De bela arbar’
Malgranda floreto
Inter foliar’.

Karesas ĝin vento
Kaj kisas la sun’.
Ĝin levas la roso,
Vespere la lun’.

Salutas ĝin kore
Kaj flustras al ĝi:
„Ho, kara floreto,
Mi estas kun Vi“.

Ĝin vekas mateno
En bela purpur’,
Lulkanton vespere
Kantetas natur’.

La steloj ĝin gardas
Dum nokta silent’,
Mallaŭte eĉ fluas
Rapida torent’.

Do gaje, tre gaje
Ridas la floret’,
Ĉar amas ĝin ĉiuj,
Sun’, lun’, stel’, ventet’…

Floreto tre ĝojas
Inter foliar’
Kaj ĝia ridado
Sonas en arbar’.

Halina Weinstein.

.