— Sed la fenestro estas malalta, aldiris li; cetere estas verŝajne, ke la neĝo amasiĝis en tiu loko; eble ĝi ne estas alta du futojn kelkajn paŝojn for de la muro.
— Tiam, oni venos por nin liberigi?
— Mi esperas; sed, post Dio, ni unue konfidu al ni mem. Supozante, ke li volos deteni nin enfermitajn kelkan tempon tie ĉi, ni vidu kiaj estas niaj provizaĵoj, kaj kiam ni konos ilin, ni reguligos la uzadon, kiun ni devas fari el ili. La tago jam venis, tio estas senduba. La horloĝo montras la sepan horon; feliĉe mi ne forgesis ĝin streĉi hieraŭ vespere. Tion ni devas atente prizorgi; estas necese kaj agrable scii la horon kaj ni devas esti tre akurataj pri Blankineto.
Tiamaniere ni komencis tiun ĉi tagon, sed ĝi estis malĝoja kaj laciganta: mi ne povas plu teni mian plumon; aveto opinias, ke mi devas prokrasti ĝis morgaŭ la daŭrigon de mia rakonto.
Se estas ĉiam same, mi havos multe da peno por skribi ĉiun vesperon la historion de la tago. Kiam mi estis en la lernejo, oni ofte laŭdis min pro mia facileco por fari la malgrandajn kompoziciojn altruditajn, kiel ekzercojn, al la plej lertaj lernantoj; sed mi estus tre malproksime esti kapabla ĉion diri kaj precipe skribi, kion mi pensas kaj sentas. Mi faros plej bone mian eblon. Se tiuj ĉi paĝoj estos