Paĝo:Pri la participa sufikso antaŭ verba finigo, 1907.pdf/1

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
I

La prezidanto de la Lingva Komitato ricevis de S-roj J. F. Twombly (komitatano), D. O. S. Lowell kaj Edw. K. Harvey, unuaflanke kaj de S-ro Gaston Moch (komitatano), aliparte, la jenajn leterojn, koincide skribitaj la saman tagon, kaj pri kies enhavo li petas la komitatanojn sciigi al li sian opinion.

La prezidanto:
E. Boirac.
II
A. — Letero de Sroj Twombly, Lowell kaj Harvey
Al la lingva Komitato.
Boston, la 22-an de aprilo 1907.

Estimataj Sinjoroj.

Ni proponas al vi la jenon:

Oni povas uzi anstataŭ la formojn “estas amata”, “estas amita”, “estas aminta”, k. t. p., la simplajn formojn “amatas”, “amitas”, “amintas”, k. t. p., (Bonvolu vidi en la Revuo, № 8, la respondon de Dro Zamenhof, non 15). Tri apartaj personoj elpensis tiun solvon tie ĉi en Unuigitaj Statoj: neniu el ili skribis al Dro Zamenhof pri ĝi.

Kun respekta saluto.

J. F. Twombly, A. B., L. L. B., ĉef-redaktoro de la Amerika ĵurnalo, ano de la Lingva Komitato.

D D. O. S. Lowell, instruisto de la Roxbury’a Latina Lernejo, Boston, Vicprezidanto de la Boston’a Esp. Soc.

Edw. K. Harvey, A. B., instruisto en la Perkins Instituto por la Blindulsj, sekretario de la Bostona Esp. Soc.