Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kiam ĝi havas la korpon, tiam ĝi ekvivas kiel ŝtato. Nova ekzistanto inter popoloj, ĝi havas emojn, bezonojn, deziron preni kaj posedi. Tute same kreskas vivo besta aŭ infana. Ekzisto fizika turnas sin al intereso, kapto kaj konservo, envio kaj defendo. La korpo batalas por vivo.

Kaj animo sekvas. En tiu batalo aperas la reagoj de l’ menso, konataj en ĉiu ekzisto individua: ambicio, ĵaluzo, timo, memadmiro. Ili kuniras kun la volo vivi.

Animo de nacio formiĝas el ties sentoj kaj rememoroj, antaŭ ĉio la defendo.

Plej forte dum milito regas la sento nacia. Eĉ la miraklon de l’ sankta unueco ĝi ebligas.[1]

Dum paco l’ animo kolektiva estas malpli streĉita,[2] sed ĝi konservas la postsignon de la krizoj, dum kiuj ĝi vibris. Ĉu patrujo kontraŭ ceteraj montriĝas egoista, fanfarona, maljusta aŭ ignorema, pri tio ne tro zorgas tiuj, kiuj ĝin amas. Eterne ĝi defendas sin kaj sur okuloj ili havas blindotukon.[3]

Amantoj de patrujo ne donas al ĝi animon ĉiam egalan aŭ eĉ tiel noblan kiel la ilia. Ĉu vi ne vidis blindiĝintajn gepatrojn igi sian filon dorlotita sentaŭgulo post malsano vivdanĝera, kiam ili riskis perdi lin tute?

Kion faras la homoj el sia dio nacia? Valoras iom

pripensi tion. Unue observu.

  1. En franca lingvo: union sacrée (paco inter partioj).
  2. escepte dum revolucioj.
  3. Ricevitaj suferigoj enskribiĝas profunde en la kolektivan animon kaj poste ree elŝprucas en perfortaj manifestiĝoj. La venĝo celas kompreneble tiun, kiu suferigis, sed la senkonscia revenĝo trafas iun ajn, kiu survoje troviĝas.