Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La plej multaj homaj grupoj produktas similajn fenomenojn. Tuj kiam ili ekstarigas sian apartan ekziston, ili aperigas samspecajn arajn sentojn. Rigardu ilian mistikon, la kolektivan vantecon, la ĵaluzon, la malestimon pri la ceteraj grupoj. Ne menciante partiojn, nur vidu la studentajn societojn.

Jen ili marŝas en procesio, kun rapiroj en pugno, kun flagoj flirtantaj, kun skarpoj koloraj brilantaj al suno! La verdĉapuloj havas proprajn solenajn tradiciojn. La flavĉapuloj havas la siajn. Fratetoj aŭ amikinoj de la verduloj nepre volas scii, ke ekzistas ja vera diferenco. Por ilin feliĉigi, necesas absolute, ke la flavuloj estu malpli literaturamaj aŭ malpli bravaj, aŭ ke la manieroj de la verduloj estu pli noblaj kaj pli elegantaj. Foje sin enmiksas ia klasa diferenceto, por akrigi la kontraŭecon.

Herediĝas tiuj tradicioj kaj antaŭjuĝoj de patroj al filoj. En certaj familioj oni ĉiam esti »verda« jam de generacioj. Veran ĉagrenon kaŭzus la studento al siaj gepatroj, se li aliĝus al la »flavaj« aŭ al »bluaj« anstataŭ al la »verdaj«. Tian fenomenon konas la sportaj unuiĝoj, ankaŭ la laboristaj.

Eĉ inter samcelaj grupoj, ekzistas tradiciaj sentoj kaj interbataloj por prestiĝo. Ili malhelpas kuniĝojn, ĉiuflanke deziratajn almenaŭ teorie. Tiu prezidanto, tiu sekretario estas aplaŭdata, ĉar li brile defendis la meritojn de la grupo kaj iel lerte malutilis al la alia. Neniom gajnis la komuna celo.

Ankaŭ ne la gratulito. Tute malavara povas esti lia fervoro. Ĝin li dediĉas al glorigo de sia grupo. Eble sin mem li forgesas, sed ankaŭ la celon. Se lia memintereso ligiĝas kun la sinpuŝo de l’ grupo, tiam fariĝas eĉ pli danĝere.