Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

floro. Ĝi ne suspektas landlimon ignoratan de naturo. Sed la homoj havas propran historion kaj memoras pri ĝi.

Ili vivas en gentoj. Unua patrujo de l’infano estas la patrino. El ŝi li apartiĝas kun timo, kaj ekkonscias malrapide pri ekzisto sendependa. Kiam li akiris tiun iluzion, li jam devas ĝin perdi.

Unue familio. Poste patrujo. Al ĝi li devas reporti la filan amon kaj la sopiron al varma rifuĝejo.

Se venos milito, li devos al la patrujo la vivon mem oferi. Laŭ tiu mezurilo jam li komprenas, ke tio estas la ĉefa religio ĉirkaŭ li.

Kiu kredo plej multe postulas, tiu plej multe gravas.

Nacian konscion oni kulturas en lernejo, en preĝejo, en la hejmo, en gazetaro, en armeo. Per ĝi la homo super si mem altiĝas. Per ĝi li partoprenas en estaĵo multobla kaj dia.

Naskiĝa tero fariĝas templo, gepatra lingvo kvazaŭ komunio, nacia flago kvazaŭ sanktaĵo, ŝtata himno kvazaŭ preĝo kaj milito jam ofero sur altaro.

Tiuj profundaj emocioj kortuŝas eĉ la plej skeptikajn. Tiu mokema sendiulo, nomita »La Tigro«, ekploradis aŭdante La Marseillaise. Pie li konservis eĉ saketon da nacia tero. Kiam estis minacata la korpo de l’ patrujo, li per tuta kredo laŭdegis ĝian animon.[1]

Paul Valéry pentras tiun amon, vekitan per milito:

  1. »La tigro« estas Clemenceau.