Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Literaturo, sed vivanta atesto de amo kaj estimo por nia nobla kaj neforgesebla amiko.

Ni, kiuj havis la grandan privilegion kunlabori kaj konatiĝi intime kun Harold Bolingbroke Mudie, neniam povos forgesi lian sindonan kaj sukcesan laboradon por Esperanto, lian agemecon en konsiliĝado, lian fluan kaj trafan elokventecon ĉe propagandaj kunvenoj, lian grandan orginazan talenton, kaj lian plenan fidon pri la fina venko de nia afero. Ĉio, kion li faris por Esperanto, estas bone konata al ni.

Ni esperas, ke per ĉi tiu Libraro estontaj samideanoj ankaŭ ricevos kaŭzon beni lian nomon, kaj ke lia entuziasma kaj glorinda laborado por Esperanto staros ĉiam antaŭ ili, kiel brila lumo gvidanta iliajn paŝojn al la dezirata celo.

Nur la plej bonaj verkoj havos lokon en la “ Ho-Bo-Mo ” serio; ĉar ni deziras, ke la Libraro estu taŭga memoraĵo pri nia amata amiko, kaj glorkrono por nia Majstro Zamenhof kaj lia lingvo Esperanto.

Ni povas nin gratuli, sukcesinte akiri por la unua