Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/115

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

malamo li kuraĝis paroli delikate, sed klare, eĉ energie.

"Malbonaj patriotoj": tiel bojis la kulpigo ŝovinista en ĉiuj landoj kontraŭ sekvantoj de Zamenhof. En tiu loko solena li respondis trafe. Se patriotismo signifas malamon, tiam la atako estis prava. Se male ĝi signifas amon, tiam li protestis el tutkoro.

Amo al patrujo, amo al homaro, amo al hejmo entenas unu la alian. Sed kion scias pri amo tiuj mallumaj demonoj, kiuj ne "sole inter la landoj, sed ankaŭ en sia propra patrujo konstante instigas homon kontraŭ homo"? De tiaj predikantoj li sin deturnis indigne:

"Vi, nigraj semantoj de malpaco, parolu nur pri malamo al ĉio, kio ne estas via; parolu pri egoismo, sed neniam uzu la vorton 'amo', ĉar en via buŝo la sankta vorto malpuriĝas!"

Tiam lia penso jam reflugis al Bjalistok en litva lando, al dolĉa kamparo ĉirkaŭ la urbeto, al pejzaĝo de l' knabaj promenadoj, kiam