Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/119

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La Esperantisto kun fidela zorgo. Sed la ŝanĝoj proponitaj kontraŭis unu la alian. La unua rondo de l' adeptoj spertis samon, kiel la aŭtoro jam pli frue: nome, kio ŝajnas bela sur papero, tio montriĝas ofte nepraktika en la vivo. Plie kio plaĉas al la unu, tio ĝuste plej malplaĉas al alia. Kial do riski la mirindan vivantecon de la lingvo per danĝeraj rompoj?

En 1894 okazis du voĉdonoj de la centra Ligo. Ambaŭfoje la plejmulto rifuzis ĉiujn ŝanĝojn. De tiam la movado kreskis pli rapide.

Kontraŭ reformado staris ĉefe kaj eĉ fanatike markizo de Beaufront. En Ĝenevo li ĉeestis la kongreson, kaj protestis kun indigno kontraŭ la gazetoj, kiuj uzas novajn formojn.[1] Memoriginte la oferon de siaj propraj preferoj pri lingvo, li teatre kisis sian Majstron sur estrado de l' ĉambrego. Tiu sceno videble ĝenis Zamenhof. En angulo de l' salono murmuris voĉo de Bourlet: "Judasa kiso".

  1. Kontraŭe Zamenhof ĉiam konsilis elprovi novaĵojn per uzado.