Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/126

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kompetentaj tiam devos esti la leĝoj de la plejmulto."[1]

La vivo, la uzado, la plejmulto, jen estis la reguloj Zamenhofaj, ne decidoj teoriaj post sestaga komitato. En tio li montriĝis vera scienculo. Pro tio lin admiris lingvistoj, kiel Baudouin de Courtenay.[2] Plie li studis medicinon. Li komprenis naturfunkciadon. Male al franca matematikisto, amerikaj filozofoj rekonis ĉe Zamenhof la metodon laŭsciencan. Interalie William James, plej fama pragmatisto: lerninte biologion sub Agassiz, li nur fidis praktikan sperton de la vivo kaj malŝatis a priori.

Jam antaŭ li, en 1888, Amerika Filozofa Societo studis la demandon pri mondlingvo. Ĝi konkludis kiel Zamenhof. Ne sukcesinte kunvenigi kongreson de l' Akademioj por

  1. Aldono al la Dua Libro, 1888. Pri tiu ĉi temo kaj pri malsamaj tendencoj inter Zamenhof kaj de Beaufront, vidu pli detalajn studojn en Historio de la lingvo Esperanto (Edm. P.), Unua parto, Ĝenevo 1912.
  2. Prof. Baudouin de Courtenay malaprobis la decidon de Couturat, Jespersen, Ostwald por Ido.