Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/130

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Verkisto
Verkema inspiro. — Pri Dante. — Goethe pri mondliteraturo. — Tradukado. — El Malnova Testamento. — El "Hamlet" de Shakespeare. — Komenca fundamento. — Originalaj prozaĵoj. — Pri muziko. — La stilo. — Pruva batalemo. — La koro. — Versaĵoj. — El "La Vojo". — Popola poeto.

Tiu sama gusto je vivo kaj flekseblo retroviĝas ankaŭ en la stilo Zamenhofa. Li ne estis ĥemiisto, astronomo, matematikisto, aŭ eĉ nur lingvisto, teorie diskutanta ĉe komitato. Li estis verkisto. De l' frua infaneco li montriĝis jam poeta. Arto lia estis la uzado de la vortoj. Harmonio kaj muzika sento ĝenerala lin inspiris por la lingvo kaj la stilo. Li hontis pri Esperanto ĝis tiam, kiam ĝi fluis tute dolĉe. Li ĝin eldonis nur tiam, kiam li sukcesis libere verki poemojn en la lingvo. Kiam