Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/133

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
"Vantaĵo de vantaĵoj, diris la Predikanto, vantaĵo de vantaĵoj, ĉio estas vantaĵo. Kian profiton havas la homo de ĉiuj siaj laboroj, kiujn li laboras sub la suno? Generacio foriras kaj generacio venas, kaj la tero restas eterne. Leviĝas la suno kaj subiras la suno, kaj al sia loko ĝi rapidas, kaj tie ĝi leviĝas. Iras al sudo kaj reiras al nordo, turniĝas, turniĝas en sia irado la vento, kaj al siaj rondoj revenas la vento. . . . Estas tempo por naski, kaj tempo por morti. . . . Estas tempo por plori, kaj tempo por ridi; estas tempo por ĝemi, kaj tempo por salti. . . . Estas tempo por silenti, kaj tempo por paroli. Estas tempo por ami, kaj tempo por malami; estas tempo por milito, kaj tempo por paco. Kian profiton havas faranto de tio, kion li laboras?"[1]

Ne nur senco, sed muziko, ne nur belsono, sed vivo. La vivo, la impreso de l'

  1. El La Predikanto, ĉapitroj 1-2. Granda parto de tiuj tradukoj aperis en La Revuo (eldonita de Hachette en Parizo) al kiu Zamenhof kunlaboris tiel.