Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/149

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mento morala devas stariĝi krom la lingva. Ĝuste kontraŭ fluo ŝovinista leviĝu pli alten la standardo homarana. Urĝas voko. Urĝas laboro. Pro tio la Majstro volis rompi kun sklaveco oficiala. For la majstreco kaj la ĉenoj! Kion li ne povis en Kembriĝo, tion li faros en Krakovo. Lastan fojon li malfermos la kunvenon, kaj reprenos poste sian liberecon:

"La nuna kongreso estas la lasta, en kiu vi vidas min antaŭ vi; poste, se mi povos veni, vi ĉiam vidos min nur inter vi."

Tiel li parolos ĉe la dudek-kvina jubileo de la lingvo Esperanto. Poste, kiel homo privata, li revenos al homarana ideo.

En aŭgusto 1912, l' antikva pola ĉefurbo aŭdis la kanton de la cigno. Tie gardas la muregoj mezaĝaj. Tie staras la dikrondaj turoj. Tie dormas sub arkaĵoj de Vavel la mortintaj reĝoj de nacio krucumita. Kiel ŝtonaj figuraĵoj, ili silentas kun preĝantaj manoj. Ili kuŝas en ĉerkejo sub kapelo Sigismonda. Kune dormas en eterno la poeto Mickieviĉ.