Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/151

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

En Berno, je 1913, Zamenhof jam ne parolis, eĉ ne sidis sur estrado. Ame ĉirkaŭata, li sidadis en la mezo de la kongresanoj kun edzino. Li spiris pli libere. Saman jaron aperis nova eldono de l' broŝuro pri "Homaranismo". Hispana samideano represigis ĝin.[1]

En antaŭparolo Zamenhof tre klare diferencigis tri aferojn: Esperanto estas lingvo internacia. La "interna ideo esperantisma" prezentas senton kaj esperon nedifinitajn pri fratiĝo inter homoj sur neŭtrala lingva fundamento. Homaranismo estas speciala kaj tute difinita politika-religia programo, "kiu prezentas mian kredon pure privatan". Per tiu kaj aliaj frazoj li volis liberigi la esperantistaron, kiel tuton, de ĉia "suspektebla solidareco" kun lia persona kredo. Neniu rajtos uzadi ĝin kiel batalilon por ataki Esperanton.

Kiom naŭza estis la spirito reganta tra la mondo! Jen tiu homo, tro alta super sia

  1. Deklaracio pri Homaranismo, de D-ro L.L. Zamenhof, Madrid 1913. Havebla ĉe redakcio de Homaro, S-ro A. Thonney, Coquelicot B, Epinettes, Lausanne (Svislando).