Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/170

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

esti uzata tiu lingvo, kiu per komuna interkonsento de la regnanoj estas akceptita kiel lingvo regna. En tiuj politikaj institucioj, kiuj havas karakteron speciale lokan, anstataŭ la regna lingvo povas esti uzata alia lingvo, se ne malpli ol 9/10 de la urbanoj donis por ĝi sian konsenton. Sed la lingvo regna aŭ urba devas esti rigardata, ne kiel humiliga tributo, kiun ŝuldas gentoj mastrataj al gento mastranta, sed nur kiel propravola poroportuneca cedo de la malplimulto al la plimulto.

"3) Pro ĉiuj maljustaĵoj, farataj en ia regno, la registaro de tiu regno estas responda antaŭ konstanta Tut-Eŭropa Tribunalo starigita per interkonsento de ĉiuj Eŭropaj regnoj.
"4) Ĉiu regno kaj ĉiu provinco devas porti ne la nomon de ia gento, sed nur nomon neŭtrale-geografian, akceptitan per komuna interkonsento de ĉiuj regnoj."

Iam venos tempo, post longa naŭzo pri militoj, kiam tiuj ĉi principoj estos avide serĉ-