Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/42

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

jare li akiris novan fidon kaj feliĉon de l' animo ekster dogmoj. Li sentis fortan inspiron en la koro. Pli fervore li revenis al verkado[1]. Posta portreto montras la ŝanĝon en okuloj. Dolĉeco regas.

En jaro 1878, Zamenhof sidis en la lasta klaso de la Gimnazio. Tiam estis preta jam projekto de lia lingvo, ankoraŭ ne tute simila al la nuna Esperanto. Kelkaj kolegoj interesiĝis je lia longa laborado. Al ili ĝoje li konigis la novan lingvon. Ion tiel simplan kaj facilan neniu el ili antaŭkredis. Fervore ses aŭ sep ellernis la sistemon.

En la gepatra loĝejo ĉe strato Novolipie, Ludoviko havis propran ĉambron izolitan sur la teretaĝo. Tie kunvenis amikaro lia ĉe l' amata grupestro. Kune ĉiuj fervoradis pri la homa refratiĝo. Alta la revo, granda la tasko. La 5. de decembro ili festis la vivigon de la lingvo. Ĉirkaŭ kuko, de l' patrino ame kuirita, sidis Ludoviko kun kolegoj entu-

  1. Vidu antaŭmortan konfeson pri tiu krizo en ĉapitro XII.