Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/44

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tiu tempo la patro laŭŝajne ne malaprobis lian laboradon, ĉar la knabo tamen brile sukcesis ĉiujn ekzamenojn. Sed kiam venis la momento forlasi gimnazion kaj elekti profesion, tiam blovis kriza vento.

Jam ofte konatuloj aŭ kolegoj profesoraj de Markus Zamenhof admonis lin pri lia filo. "Ideo tiel fiksa en kapo junula minacas ja frenezon. Domaĝe estus lasi tian talentulon perdiĝi en ĥimeroj. Baldaŭ li malsaniĝos, se li daŭras plu!" Tiel babilis konsilantoj bonintencaj.

Pri la estonteco de la knabo ĉefe zorgis lia patro. Kion li faros en la vivo, se ĉiuj lin rigardos kiel viron neseriozan, nur "revulon"? Kuracista estis tiam unu el la solaj karieroj permesitaj al Hebreoj en la rusa Imperio. Utila studo, ne revaĵoj, tiam urĝis antaŭ ĉio. Tial Ludoviko devis eĉ promesi, ke li forlasos la aferon pri mondlingvo, almenaŭ provizore. Peza kaj dolora estis la ofero.

Tie staris la altaro. Sur tablo kuŝis la kajeroj kun vortaro, gramatiko, versaĵoj, kaj tradukoj en la nova lingvo. Karaj manuskriptoj,