Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/46

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Studentaj jaroj
Moskvo. — Medicina studento. — Vivado malfacila. — Cionismo. — Poemo al Hebreoj. — Malŝato je ŝovinismo. — Reveno hejmen. — Bruligitaj kajeroj. — Reverko lingva. — "En sonĝo". — Perfektigado. — Longa pacienco. — Spirito de la lingvo. — Turmenta silento. — Soleco. — "Mia penso".

Post longa kiso de l' patrino la studento forveturis Moskvon. Urbego vasta. Universitato plenega. Brilas Kremlaj turoj. Sur stratoj neĝo blanka. Kuras glitveturiloj, tintadas sonoriletoj. Rapidas ĉevaloj longharaj. Ĉie vivo gaja, vigla.

Malriĉe loĝis la junulo. Per lecionoj li gajnetis iom. Sed malfacile juna hebreo trovas eĉ okazojn por instrui. Ankaŭ li verketis iom por gazeto, la Moskovskie Viedomoŝti. Hejme la gepatroj time zorgis. "Nur dek naŭ rublojn