Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/48

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

antikva Palestino. Laborado, kolektado, volo pacienca kondukos al miraklo. Iam eble staros tie sur tero de l' profetoj nova hejmo de l' Hebreoj. Instruejo, kongresejo malfermos siajn pordojn. Kolonianoj ekloĝos en ĉirkaŭo. Nur justa povis esti tia plano. La disa popolo regajnu l' esperon. Eĉ pli juna, Zamenhof jam verkis versojn en la rusa lingvo. Poemon al Hebreoj li presigis nun en la Ruski Jevrej:

Al altar' de libereco, fratoj nun rapidu!
Por konstrui propran hejmon ĉiu portu brikon.
Eĉ se multajn jam forŝovos vento, akvo, kaj malsaĝo,
Ne pereos sub la tero via semo kaj laboro.

Vekiĝu, popolo kutima je batoj!
En tia tempo dormo estus honta.
Per ondo forta de l' amaso
Ni svingu flagon al la vivo!
Se riĉuloj pro la oro
Kisas sklave manojn potenculajn,
Ni, malriĉaj, per moneroj de l' laboro
Disbatos la katenojn.
Al altar' de libereco, fratoj nun rapidu . . .

Elokvente sonis alvoko junula. Tamen Zamenhof ne fariĝis iam eĉ gvidanto inter la cionistoj. Ĉia trograndigo pri l'