Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/61

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tiam intervenis homo tre helpema. Li estis la patro de Klara Zilbernik. Lia filino fianĉiĝis en printempo[1] kun D-ro Zamenhof. La juna scienculo kaj idealisto tre plaĉis al li. Pri lia plano li demandis lin. Grandega la projekto! Nobla la celo! Simpla komercisto li mem estis, sed amanto je ideoj. Je kio do utilus gajni monon kaj ŝpareti? Ĉu ne por igi vojon pli facila al unu pli klera ol li mem kaj pli valora por homaro?

Multaj patroj en lia loko malkonsilus la filinon. Nur dirus ili: "Veran viron mongajnantan kaj realan vi elektu, ne revulon!" Tiel ili paroladus, frizante la lipharojn. Malsame Zilbernik: "Geniulo estas via Ludoviko", li diris; "filineto mia, vi havos sanktan taskon. Ĵaluze ankaŭ mi dezirus helpi lin."

Tial proponis la bopatro, ke la edziĝo jam fariĝu en somero, kaj antaŭe jam presiĝu je lia kosto la libretoj pri mondlingvo. Tiel okazis. Dum du monatoj presprovaĵoj atend-

  1. La 30. de marto 1887.