Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/81

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tra densa mallumo briletas la celo
Al kiu kuraĝe ni iras.
Simile al stelo en nokta ĉielo,
Al ni la direkton ĝi diras.

En horoj malfacilaj de loka propagando, kiu ne ofte rememoris tiujn vortojn de La Vojo? Pri tiaj spertoj kunparolis aŭdantaro en plena salonego. Varmo vastiĝis sub lamparo. Ekscita tremo ruliĝis tra l' amaso dum atendo. . . . Subite eksonis la muziko de l' himno La Espero:

En la mondon venis nova sento,
Tra la mondo iras forta voko . . .

Samtempe ĉiuj ni stariĝis . . . Jen sur scenejo, kun estraro de l' kongreso, eniris la amata Majstro. Malalta, timema, kortuŝita, kun frunto tre granda, rondaj okulvitroj, barbeto jam griza. Ĉio jam flugis aŭ svingiĝis en aero, manoj, ĉapoj, tukoj, en duonhora aklamado. Kiam li leviĝis post salutoj de l' urbestro, la fervoro retondregis. Sed jam li ekparolis. Ĉesis la bruado. Ĉiuj residiĝis. Tra silento sonis liaj vortoj: