Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/88

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kiam residis Zamenhof, denove aklamata senfine, multaj okuloj estis malsekaj. Tre simple, tre sincere pasis horo, malfacile rakontebla. Io flugis en aero, ia blovo eterniga. Ĉiufoje, kiam ĉeestinto rememoras tiun horon, larmo brilas en rigardo lia. Nova tempo ja naskiĝis tiam. Eĉ ne mondmilito povis ĝin detrui.

Ho, kara naiveco de l' Bulonja tempo!

Naskiĝo nova de l' homaro kun odoro de lulilo. Amikaro simpla kaj sincera. Manpremoj. Kompreniĝo reciproka. Paroloj de modesta viro. Grandeco vera de l' genio, vivanta per ligilo sur niaj lipoj. Spirito potenca de l' animo pura. Kortremo de l' homiĝo komuna. Ho, tremo de Bulonjo, sekvu min ĝis tombo! . . .

Sur kampoj sangumitaj falis miloj el plej bonaj. Al urboj kaj vilaĝoj blovis terurego. Diskrako. Funebro. Mizero. Senfine krucoj lignaj. Dolore la restintoj levas la okulojn. Kio morgaŭ?

Ho, semo de Bulonjo, kresku super tomboj!