Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/99

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

homojn, kaj influi poste leĝfarantojn. Liaj dek du punktoj povas semi nur pacigon: Rigardu la homaron kiel unu familion. Tiu idealo regu viajn agojn. Juĝu ian homon ne laŭ gento, sed laŭ agoj. Lando apartenas, ne al unu gento, sed al ĉiuj la loĝantoj. Ne trudu vian gentan lingvon, nek la kredon, al ceteraj homoj. Metu la nomon "homo" super la naciaj. Patriotismo estu nur servado al regiona komunumo de homfratoj, neniam malamo al ceteraj. Lingvo estu ne celo, nur rimedo. Uzu neŭtralan lingvon kun aligentuloj. Via kredo religia estu ne hereda, sed sincera. Kun alikredaj homoj agu laŭ etiko neŭtrale-homa kaj helpema. Kun homaranoj vi kulturu sentojn unuigajn, ne disigajn.

En la unua broŝuro Zamenhof proponis, ke homaranoj nomu ĉiujn landojn per neŭtralaj negentaj vortoj, kiel Kanado, Svisujo, Peruo, Belgujo, aŭ per aldono de sufikso -io al ĉefurbo, kiel Berlinio, Peterburgio, Konstantinoplio. Poste li forigis tiun paragrafon kiel nepraktikan. Ankaŭ li fortranĉis multon el la lasta punkto. En la komenco li proponis eĉ