Paĝo:Prus - La Faraono, 1912, Kabe, I.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Por ĉi tiu celo estis kunvokitaj generaloj sub la prezido de la milita ministro Sem-amen-Herhor, kiu estis ĉefpastro de la plej granda templo de Amon en Teboj.

Oni decidis:

En la mezo de la monato Misori (komenco de junio) la kronprinco kolektos dek regimentojn, dislokitajn apud la linio, kiu kunigas la urbon Memfison kun la urbo Pi-uto de la Sebenita golfo.

Kun ĉi tiu dekmila korpuso, preta por la batalo, provizita per la tendaro kaj militaj maŝinoj, la kronprinco iros orienton al la vojo, kiu kuras de Memfiso al Ĥetem, sur la limo inter la lando Gosen kaj egipta dezerto.

En la sama tempo, la generalo Nitager, la ĉefestro de la armeo, kiu gardas la pordegojn de Egipto kontraŭ la invado de aziaj popoloj, ekiros de Maldolĉaj Lagoj renkonte al la kronprinco.

Ambaŭ armeoj, la azia kaj la okcidenta, renkontos unu la alian en la ĉirkaŭaĵo de la urbo Pi-Bailos, sed en la dezerto, por ke la laboremaj terkulturistoj de Pessen ne estu malhelpataj en siaj laboroj.

La kronprinco venkos, se li ne lasos sin surprizi de Nitager, t. e. se li kolektos ĉiujn regimentojn kaj sukcesos aranĝi la batalajn vicojn antaŭ la alveno de la malamiko.

En la tendaro de l’princo Ramzes estos lia ekscelenco Herhor mem, la milita ministro, kaj prezentos poste sian raporton al la faraono.

La limon inter la lando Gosen kaj la dezerto formis du vojoj. Unu estis kanalo por transportoj de Memfiso al la lago Timrah, la alia estis ŝoseo. La kanalo estis ankoraŭ en la lando Gosen, la ŝoseo en la dezerto, kiun ambaŭ vojoj ĉirkaŭis duoncirkle. De la ŝoseo, preskaŭ sur ĝia tuta longo oni povis vidi la kanalon.

Sendepende de la artefaritaj limoj, la najbaraj landoj diferencis unu de la alia en ĉiuj rilatoj. La lando Gosen, malgraŭ la ondolinia tero, ŝajnis ebenaĵo, kaj la dezerto konsistis el kelkaj montoj kaj sablaj valoj. La lando Gosen havis aspekton de grandega ŝaka tabulo, kies verdaj kaj flavaj kvadratoj estis desegnitaj per la koloro de l’grenoj kaj de l’palmoj, kreskantaj sur la limoj; sur la flavruĝa sablo de l’dezerto kaj sur ĝiaj blankaj suproj la verdaĵo aŭ aro da arboj kaj arbetoj similis erervagantan vojaĝanton.

Sur la fruktodona tero de Gosen de ĉiu monteto ŝprucis malhela arbareto de akacioj, sikomoroj kaj tamarindoj, de malproksime rememorigantaj niajn tiliojn, inter kiuj kaŝiĝis malgrandaj palacoj kun vicoj de kolonoj, aŭ flavaj terotegitaj dometoj de l’kamparanoj. Iafoje najbare de l’arbareto aperis tute blanka urbeto kun platetegmentaj