Saltu al enhavo

Paĝo:Prus - La Faraono, 1912, Kabe, I.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

vojon, ĝi do ekmarŝis la lasta, trenante post si grandegan tendaron. Preskaŭ ĉiu oficiro, ili estis junuloj de altaj familioj, havis portilon kun kvar negroj, duradan militan veturilon, riĉan tendon kaj multe da kestoj kun vestoj kaj manĝaĵo, kun kruĉoj plenaj de biero kaj vino. Krom tio la oficirojn sekvis multenombraj kantistinoj kaj dancistinoj kun orkestro. Ĉiu, ili estis grandaj sinjorinoj, devis havi veturilon kun unu aŭ du paroj da bovoj kaj portilon.

Kiam ĉi tiu amaso elfluis el Memfiso, ĝi okupis sur la vojo pli multe da loko, ol la armeo de l’kronprinco. Oni marŝis tiel malrapide, ke la militaj maŝinoj, kiuj devis sekvi en la fino, foriris dudek kvar horojn pli malfrue, ol estis la ordono. Fine, la dancistinoj kaj kantistinoj, ekvidinte la dezerton — kiu cetere en tiu loko tute ne estis terura — ektimis kaj komencis plori. Por trankviligi ilin oni devis plifruigi la halton, dismeti la tendojn kaj aranĝi spektaklon kaj poste festenon.

La nokta amuzo, en la malvarmeta aero, sub la brilanta de l’steloj ĉielo, sur la fono de la sovaĝa naturo, tiel plaĉis al la dancistinoj kaj kantistinoj, ke ili anoncis, ke estonte ili donos spektaklojn nur en la dezerto. Dume, la kronprinco, eksciinte survoje pri la aferoj de sia stabo, sendis ordonon senprokraste resendi la virinojn en la urbon kaj plirapidigi la marŝon.

Kun la stabo estis lia ekscelenco Herhor, ministro de la milito, sed kiel simpla spektatoro. Li havis kun si neniun kantistinon, sed li faris ankaŭ neniajn riproĉojn al la stabanoj. Li ordonis porti sian portilon en la fronto de la kolono, kaj konforme al ĝiaj movoj li iris antaŭen aŭ ripozis en la ombro de l’granda ventumilo, kiun tenis lia adjutanto.

Lia ekscelenco Herhor estis homo kvardekjara, kun fortika korpo, ne komunikema. Li malofte parolis kaj same malofte rigardis la homojn [Necerta teksto: el] sub la mallevitaj palpebroj.

Kiel ĉiu Egiptano li havis nudajn brakojn kaj krurojn, malkovritan bruston, sandalojn sur la piedoj, mallongan jupon ĉirkaŭ la koksoj kaj antaŭtukon kun bluaj kaj blankaj strioj. Kiel pastro, li razis la barbon kaj la kapon kaj portis panteran felon sur la maldekstra ŝultro. Fine, kiel soldato li kovris la kapon per malgranda gvardia kasko, de kiu pendis nukotuko, ankaŭ kun blankaj kaj bluaj strioj.

Sur la kolo li havis trioblan oran ĉenon kaj sub la maldekstra brako, sur la brusto, mallongan glavon en multekosta ingo.

Lian portilon, portatan de ses sklavoj, ĉiam eskortis tri homoj: unu portis la ventumilon, dua la hakilon de l’ministro, tria keston kun papirusoj. La lasta estis Penteur, pastro kaj skribisto de l’ministro, malgrasa asketo, kiu eĉ dum plej grandaj varmegoj neniam kovris sian