Paĝo:Prus - Pekoj de l’infaneco, 1913, Grabowski.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

De post tiu tempo vekiĝis en mi antipatio al malgrandaj knabinoj, el kiuj neniu scipovis grimpi sur arboj, nek baniĝi kun mi en la lageto, nek rajdi, nek arkpafi, nek uzi ŝtonĵetilon. Okaze de batalo, sen kiu — kia estus amuzo! preskaŭ ĉiu knabineto komencis plori kaj kuris al iu plendi.

Ĉar kun bienlaboristaj knaboj la patro malpermesis al mi komunikiĝi, kaj ĉar mia fratino pasigis preskaŭ tutajn tagojn en la palaco, do mi kreskis kaj edukiĝis mem, kiel rabobirdido, kiun forlasis la gepatroj. Mi baniĝis sub la muelilo, aŭ, en truhava boato, mi naĝis sur la lageto. En la parko, kun facilmoveco de kato mi postkuris sur la branĉoj la sciurojn. Foje, renversiĝis mia boato kaj duontagon mi sidis sur la naĝanta insuleto, ne pli granda ol lavujo. Foje, tra la fumujo mi grimpis sur tegmenton tiel malfeliĉe, ke oni devis kunligi du ŝtupetarojn, por venigi min el tie. Alifoje tutan plentagon mi eraris en la arbaro, kaj ankoraŭ alifoje la maljuna rajdĉevalo de la formortinta sinjoro, rememoriginte al si pli bonajn tempojn, preskaŭ tuthoron portis min galope tra la kampoj, kaj fine — verŝajne malgraŭvole — kauzis rompon de mia kruro, kiu cetere baldaŭ ree kunkreskis.