Paĝo:Prus - Pekoj de l’infaneco, 1913, Grabowski.pdf/77

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sur la akvon laŭ mia tuta longeco, la stango elglitas el mia mano, kaj la lilio ree fornaĝas.

La fraŭlinetoj ekkrias... Mi vokas: okazis nenio, nenio! tie ĉi estas malprofunde!.. Mi elverŝas la akvon el la ĉapo, metas gin sur la kapon, kaj, vadante ĝis la femuroj en la lageto, kaj ĝis la genuoj en la koto, mi deŝiras unu lilion, poste la duan, la trian, la kvaran...

— Kazjo! Pro Dio, revenu... — vokas plorante la fratino.

— Sufiĉe jam sufiĉe!.. —akompanas ŝin Lonjo.

Mi ne obeas. Mi deŝiras la kvinan, sesan kaj dekan lilion kaj poste la foliojn.

Mi eliris el la lageto, malsekigite de piedoj ĝis la supro, malpurigite per koto ĝis super la genuoj kaj sur la manikoj. Ĉe la bordo Lonjo ne volas preni la florojn, kaj, malantaŭ ili ambaŭ, kaŝiĝas, flaviginte pro timo — Valĉjo.

Mi vidas, ke Lonjo havas ankaŭ larmojn en la okuloj, sed subite ŝi komencas ridi:

— Rigardu, Zonjo, kiel li aspektas!..

— Dio! kion diros la paĉjo?... vokas Zonjo.— Mia Kazjo, lavu almenaŭ vian vizaĝon, ĉar vi estas tute ŝmirita.

Malgraŭvole mi tuŝas mian nazon per la mano malpurigita de koto. Lonjo, pro rido, eĉ