Paĝo:Puŝkin - Tri Noveloj, 1923, Fiŝer.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kelkaj el liaj verkoj kaŭzis al li cenzurajn malagrablajojn kaj eĉ ekzilon el Peterburgo: li estis devigata dum kelke da jaroj loĝi en suda Ruslando kaj poste en sia bieno en Pskov-a gubernio.

Puŝkin mortis 38jara (29. I. 1837) en la plej brila disvolviĝo de sia talento, estinte mortvundita en duelo kun oficiro G. Hekkern-Dantes. En Moskvo staras lia monumento, solene inaŭgurita en la 1880a jaro.

A. F.