Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/92

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ŝi prenis la laboraĵon, kaj ĉion redisigis. Tamen Aline penadis tiom, kiom ŝi povis. Sed rekta devas esti la borderaĵo, kaj egale interdistaj la kudropunktoj, kaj ankaŭ oni devas atenti, ke la fadeno ne rompiĝu: oni devas zorgi pri tiom da aferoj, ke la kapo perdiĝas. Kaj ili estis ambaŭ tie, tute solaj, vizaĝon kontraŭ vizaĝo, kun vintro ekstere.

Tute solaj ili estis. La kuirejo havis kvar murojn kaj unu fenestreton. Regis malgajo. Ili ne parolis.

Kaj Aline pensis pri la havota etulo. Ŝi sin demandis: « Kiamaniere li ekvenos? Ĉu oni suferas? Ho! Certe tio multe dolorigas! » Ŝi memoris pri amikinoj, kiuj ekhavis fratetojn. Ili diris:

— Oni metis nin en la supra ĉambro, sed tamen ni bone aŭdis la dolorkriojn de patrineto.

La akuŝistino venas, kaj kelkafoje ankaŭ la kuracisto. Kaj Aline multe timis. Poste ŝi diris al si: « Kiel mi ŝajnas? Mi miras. Kiel strange estas havi knabeton? Aŭ eble ĝi estos knabino. Oni ne scias antaŭe. Nur kiam ili estas tie ĉi venas la surprizo, tamen mi preferus knabon. » Ŝi reprezentis lin al si pense; li havos egan kapon kaj femurojn kiel ŝnuritaj kolbasoj.

Ŝi ankaŭ imagis al si la robon, kiun li surmetos.