Paĝo:Reymont, Ave Patria, Morituri te salutant…, 1909, Zamenhof.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

al la ŝalupoj, ĉirkauvolvante ilin per longaj korpegoj, atakis furioze, kvazaŭ volante ilin haltigi kaj revenigi, sed dispecigitaj kaj dispremitaj, ili resaltadis kun ĝemo.

Mevoj kriis super ili timeme, longe kaj plende.

Sed en la ŝalupoj daŭris obstine silento; neniu sciis, kio fariĝas ĉirkaŭe, ĉar ĉiuj animoj flugis per lasta antaŭmorta flugo, tie, super Japanujo, super konturoj malaperantaj por ĉiam, ili kuris al la lastaj sunradioj, plorante per plendo kaj sopiro…

La haveno malaperis post ili en akvaj abismoj, la arbaro de mastoj malgrandiĝis, ŝajnis araneaĵo, la urbo fariĝis kiel deliro, la fortikaĵoj sur la bordoj platiĝis kvazaŭ kraboj, elĵetitaj de ondoj, kaj la grandegaj dokoj, fabrikoj, altkreskaj arboj kvazaŭ forkuris de ili en la profundaĵojn de arbaroj, en ĥaoson de mallumoj kaj nur de tempo al tempo siblis post ili voĉoj de sirenoj kaj mallaŭtaj agoniantaj eĥoj de iaj sonoj…

Ili aŭskultis ilin avide en preĝa silento, kiel la lastajn plejsanktajn spirojn de l’ patrujo, perdata por ĉiam — kiam subite la ŝalupoj suprensaltis kvazaŭ ektimigitaj ĉevaloj, la gigantaj ondoj