Paĝo:Rivier - En Rusujo per Esperanto, 1911.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
En Rusujo per Esperanto.

Per tiu ĉi rakonto, mi certe ne pretendas malkovri antaŭ la tutmonda esperantistaro la misterojn de nekonata lando. Se ne ofte, ĝis nun, la turistoj vizitas la moskovan imperion, tamen la revolucio, antaŭ ne longe okazinta, altiris sur ĝin la atenton de la fremdularo, kaj multaj libroj aŭ revuoj pli malpli ĝin konigis al la legantaro. Ankaŭ mi ne intencas malkaŝi por la mondo la kaŭzojn, kondiĉojn kaj rezultatojn de la rusa krizo: tia ambicio estus tute ridinda ĉe simpla ekskursisto, kiu vivadis nur dum ses semajnoj en unu parto de la vastego Rusujo.

Mia deziro estas tute alia, malpli alta, sed verŝajne, pli interesa por niaj samideanoj. Mi faris eksperimenton esperantistan. Mi, per tre modestaj rimedoj, sen la helpo de ia ajn Cook’a agentaro, de ia ajn interpretisto, kvankam mi tute ne sciis la rusan lingvon, — sukcesis veturi el mia urbo, Alĝero, en Rusujon, kaj tie restadi, kiel mi jam diris, dum unu monato kaj