Paĝo:Rollet de l’Isle - Provo de Marista Terminaro, 1908.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ferajn globojn metitajn ĉirkaŭ la kompaso; oni tiam diras, ke la kompaso estas kompensita kaj, antaŭ la foriro de la ŝipo, oni determinas la restantajn deviaciojn post la kompenso, kaj tiu farado estas nomita reguligo de la kompaso. Ĝenerale, oni havas enŝipe nur unu kompensitan kompason, kiun oni nomas normala kompaso.

Iafoje, sub eksteraj influoj, la kompaso montras konfuziĝojn kaj eĉ eble fariĝas nefiksebla.

Logo. — Tiu ilo konsistas el la logŝipo, alligata al la finiĝo de la loglineo, volvita en la logsitelo aŭ ĉirkaŭ la bobeno, kaj gradigita per pecoj da flagtuko kaj knotoj. Oni forĵetas la logon, oni lasas la loglineon forkuri, komputante la nombron da knotoj, kiuj pasas dum tempo mezurata per sablujo, kaj poste oni ĝin reenigas.

Oni kalkulas laŭ mejloj la trairitan distancon — ekzemple, kiam dek knotoj pasas dum unu minuto, la ŝipo havas rapidon de dek mejloj ĉiuhore — poste oni kalkulas la projekcion de tiu distanco sur la meridiano kaj sur la paraleleo de la devena punkto per tabeloj de punkto.

Oni devas korekti la direkton de tiu ĉi vojirejo, donita de la kompaso, je la angulo, kiun faras la efektive laŭirita vojirejo, kies postsigno sur la maro estas donita per la sulko, kun la direkto, kiun la ŝipo ŝajnas laŭiri; tiu angulo estas nomita flankira angulo.

Astronomia navigacio. — Sekstanto (v. paĝon 5).

Kronometro. — Tiu ilo estas precizega horloĝo; ĝi estas entenana en skatolo, kie ĝi estas alpendigita laŭ la Kardan’a sistemo; ĝiaj ĉefaj organoj estas la kompensanta oscilaĵo, kiu reguligas ĝian movadon; la risorto kiu produktas tiun movadon; la montriloj, kiuj montras la horon, moviĝante sur la ciferplato. Oni streĉas ĝin ĉiutage per streĉilo.

Ĝi taŭgas por konservi la horon de difinita meridiano. Ĝia ekarto estas ĝia malfruo aŭ ĝia trofruo rilate al tia ĉi horo. Same estas utile scii ĝian diurnan iradon por ricevi ĝian ekarton ĉe ajna momento.

Ekzemple: Se la kronometro trofruas, kaj se ĝia diurna irado estas negativa, t. e. se ĝi malrapidas, ĝia ekarto baldaŭ fariĝos nula, kaj poste ĝi malfruos.