Paĝo:Rollet de l’Isle - Provo de Marista Terminaro, 1908.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

eklipsaj: kiam ili havas nevarian intensecon, sed malaperas subite kaj tute, laŭ periodaj intertempoj;

kun ekbriloj: kiam ili havas varian intensecon kaj vidigas periode maksimumojn de intenseco, unuopajn aŭ grupigitajn;

kun fulmoj: kiam ili vidigas ekbrilojn tre mallonge daŭrantajn;

alterne blankaj kaj ruĝaj, k. t. p.: kiam ili vidigas unu post la alia diversajn kolorojn;

daŭrigantaj: kiam ili lumas tage kaj nokte;

tajdaj: kiam ili lumas laŭ la alteco de la maro;

havenaj: kiam ili nur taŭgas por eniri havenon;

direktigantaj: kiam ili estas videblaj nur laŭ unu direkto;

kun sektoroj: kiam ili koloro aŭ vidiĝo estas malsamaj, laŭ la direkto, laŭ kiu oni ilin vidas.


IV. — HIDROGRAFIO.

La hidrografio estas la elverko de la maraj kartoj: ĝi konsistas el enlokaj laboroj kaj redaktaj laboroj.

1e Maraj kartoj. — Estas du specojn de maraj kartoj: planoj kaj propre diritaj kartoj; por tiuj lastaj oni uzas la Merkator’an projekcion.

Sur la unuaj, la punktoj estas enlokigitaj per siaj distancoj al meridiano kaj al la perpendikularo de unu alia punkto, ĝenerale elektita meze de la plano kaj nomita devena punkto.

Sur la duaj, ili estas enlokigitaj per sia latitudo kaj longitudo.

La skalo de la karto estas la raporto inter la distanco de du punktoj sur la karto kaj ilia reala distanco. Se la unua estas, ekzemple, la dekmilona de la dua, oni diras, ke la karto estas laŭ la dekmilona skalo aŭ dekmilone.

Laŭ sia skalo kaj la spaco, kiun ĝi enhavas, la karto estas nomita: vojirada karto, ĝenerala karto kaj detala karto. Planoj havas skalon pli grandan ol tiun de la lastaj.

2e Enlokaj laboroj. — Triangulado estas la determino de ĉiu punkto rilate al aliaj rimarkindaj punktoj naturaj aŭ artefaritaj;