Paĝo:Rollet de l’Isle - Provo de Marista Terminaro, 1908.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

por dividi la flamfluon kaj ebligi tre rapidan hejton. En fumtuba kaldrono la tuboj estas trairataj de la varmaj gasoj. En akvatuba kaldrono la tuboj enhavas akvon kaj estas ĉirkaŭvarmigataj de la gasoj. Foliflua kaldrono estas interne provizita per multaj flukanaloj, kiuj dividas la amason de l’ akvo. En rektaflama kaldrono la varmaj gasoj fluas rekte de la forno al la kamentubo; en flamreflua kaldrono la gasoj, fluinte tra la forno ordinare longa, revenas paralele tra la tubaro kaj fluas eksteren; cilindraj kaldronoj uzataj sur la ŝipoj estas plej ofte flamrefluaj.

La kamentubo konsistas ordinare el du tuboj, kies interspaco estas aermantelo; kamentuboj moveblaj estas kuŝigeblajteleskopaj.

La bruligado de la karbo efektiviĝas pro la aertiro; aertiro estas naturaartefarita, kiam ĝi estas produktata per ventolilojaerpremaj maŝinoj, kiuj forblovas aeron tra la krado. La restaĵoj de la bruligado konsistas el fulgo, cindroj kaj karbopecetoj, kiuj falas en la cindrujon tra la krado.

Manometro montras sur ciferplato la gradon de la premo en la kaldrono. Kiam la premo atingas sian maksimumon, la averta klapo, malgranda superprema klapo, malfermiĝas kaj ankaŭ la superprema klapo, kiu ebligas la forfluon de la vaporo; tiuj klapoj estas ŝarĝitaj per risorto aŭ per kontraŭpezo.

Senreflua klapo estas difinita por eniro de la nutrakvo; akvopela krano por ellasi de tempo al tempo iom da akvo, kiam tiu ĉi saturiĝas; tion oni scias per salecometro.

Niveltubo estas vitra tubo komunikiĝanta kun la kaldrono per kranoj. En okazo, kiam la vitra tubo rompiĝis, nivelkranoj montras la nivelon de l’akvo.

Vaporsekigilo estas difinita por sekigi la vaporon.

Plivarmigilo estas uzata por plivarmigi la vaporon.

Ŝtopa klapkrano estas klapkrano difinita por igi aŭ ĉesigi la komunikon de la kaldronoj kun la maŝino.

2e Maŝinoj. — Laŭ la speco de la movado oni dividas la maŝinojn laŭ du ĉefaj klasoj:

I. Rotadaj maŝinoj, en kiuj la rotada movo estas senpere pro-