Paĝo:Rollet de l’Isle - Provo de Marista Terminaro, 1908.pdf/35

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

graveco de ilia armilaro kaj protektilaro, aŭ laŭ ilia rapideco kaj agospaco. Kelkaj kirasŝipoj estas difinitaj por protekti marbordojn kaj estas sekve nomitaj borddefendantaj ŝipoj.

La poŝtŝipoj, dum la militado, estas provizitaj de armiloj kaj fariĝas helpaj krozŝipoj.

La kanonŝipoj estas malgrandaj ŝipoj malmulte armitaj; avisoj ne estas armitaj.

La trerapidaj ŝipoj difinitaj por forĵeti torpedojn estas torpedŝipoj; la plej grandaj el ili, kiuj povas marveturi malproksime de la bordoj, estas nomitaj maraj torpedŝipoj; kontraŭe, tiuj, kiuj marveturas nur proksime de la bordo estas nomitaj bordaj torpedŝipoj. La detruistaj ŝipoj estas pli bone armitaj ol tiuj suprediritaj kaj difinitaj por ilin detrui.

La ŝipoj difinitaj por marveturi enakve estas la submaraj ŝipoj. Tiuj, kiuj povas marveturi jen supraĵe, jen enakve estas submareblaj ŝipoj.

La transportŝipoj estas difinitaj por transporti militistojn aŭ aĵojn.

2e Komercaj ŝipoj. — Tiuj, kiujn uzas la poŝto, kaj kiuj samtempe transportas vojaĝantojn, estas nomitaj poŝtŝipoj; tiuj, kiuj speciale transportas komercaĵojn, estas nomitaj ŝarĝŝipoj.

La ŝipoj, kiuj marveturas proksime de la bordo, estas bordŝipoj kaj tiuj, kiuj foriradas malproksimen, estas foriristaj ŝipoj aŭ mallonge foriristoj.

3e Diversaj ŝipoj. — Tiuj, kijun oni uzas por helpi la manovrojn de la ŝipoj, estas nomitaj trenŝipoj: por elŝarĝi aŭ enŝarĝi la ŝipojn ĉe la havenoj, oni uzas malpezigilojn; por tion fari, la ŝipoj povas ankaŭ alflankigi pontonojnflosaĵojn.

La plezura navigacio efektiviĝas per diversformaj ŝipoj, kiujn oni nomas jaktoj; inter ili troviĝas promenjaktoj kaj kurjaktoj.

4e Malnovaj ŝipoj. — La malnovaj militaj ŝipoj estas nomitaj veseloj, fregatojkorvedoj.