Paĝo:Rollet de l’Isle - Provo de Marista Terminaro, 1908.pdf/58

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Poste, oni prajmas, t. e. oni enigas la prajmotubon en la prajmotubingon kaj ekpafas ĝin, tirante la pafŝnuron. Post ĉiu pafo la kanono regresas : tial oni devas ĝin venigi sur ĝian ĝistiaman lokon, t. e. reloki ĝin.

La regreson oni malpligrandigas aŭ eĉ forigas per bremso. La kanonojn manovras kanonistoj, nomitaj servistoj; tiuj, kiuj alportas la municiojn, estas nomitaj provizistoj; tiu, kiu ordonas la manovron, estas nomita kanonestro : ĉiuj kune estas la servistaro de la kanono.

4e Pafado. — Oni pafadas laŭvolelaŭordone.

Kiam ĉiuj samflankaj kanonoj pafadas samtempe, oni diras, ke oni pafadas laŭflanke.

Kiam kelkaj kanonoj pafadas kune, la pafado nomiĝas salvo.

Okaze de ceremonioj aŭ por honori, oni faras honorpafadonsalutpafadon.

II. Artilerio sur tero. — Sur tero, la kanonoj kuŝas aŭ solaj, aŭ grupigitaj. En la lasta okazo, grupo estas nomata kanonaro; la fortikaĵo, aŭ eĉ la nuda loko, kie ili kuŝas, estas kanonejo; sed oni ofte konfuzas kanonaron kaj kanonejon sub la komuna nomo baterio.

Multpezaj kanonoj estas lokataj sur ligna aŭ cementa plataĵo. La truoj, en la parapeto de l’ baterio, tra kiuj pafas la kanonoj, estas nomitaj embrazuroj.

Estas afustoj, kiuj ebligas ŝirmi la pafilon post ĉiu pafo : ili estas nomitaj malaperafustoj.

La rotoj elŝipigataj (t. e. konsistantaj el ŝipanoj , armitaj) estas provizataj je malgrandaj kaj malpezaj kanonoj nomitaj elŝipigaj kanonoj; iafoje ankaŭ ili havas revolverkanonojn, La ŝipanoj mem tiras ilin kaj kune la municivagonojn, kiuj enhavas ilian provizaron da municioj.