Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/100

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

pura aero estas vera regalo post la sufoka, polvoŝarĝita aero de la foiroj.

Mi atingis la unuan urbon Falmouth, serĉis loĝejon, iris al la feraĵbutiko por prezenti min, poste iris al butiko de apuda buĉisto por aranĝi la regulan liveron de viando. Mi klarigis, ke estus pli oportune por mi, pagi la kalkulon je la semajnfino. La buĉisto estis afabla, sed diris ke li bedaŭras, sed estos necese, ke mi pagu kontante. Mi diris, ke mi povos fari ankaŭ tion, sed estus pli oportune havi ĉiujn aĉetojn sur unu konto, ĉar tiel mi povus sendi la fakturon pri la suma elspezo al mia firmo por ricevi la repagon. Alie mi povus facile forgesi elspezojn aŭ perdi kvitancojn. Sed la buĉisto sin tenis marmore al sia kondiĉo. Lia malfidemo iom surprizis min, sed mi konsentis pagi kontante. Sed ĉe la legomvendisto kaj la spicisto okazis la samo. Mi reiris al la feraĵisto kaj sciigis lin pri la suspektemaj butikistoj en Falmouth. Li simple respondis: „Premo eksponadis ĉi tie antaŭ du semajnoj.”

Domaĝe. Mi eksciis, ke Premo travicis la samajn urbojn, kiujn mi devos viziti.

La feraĵisto rakontis al mi multon pri la fifaroj de Premo, tamen li ne malŝatis lin. Estis io ĉe tiu homo. Mi neniam eltrovis kio. Certe ĝi ne estis io ŝatinda, videbla por iu, kiu konis lin supraĵe, kiel mi lin konis. Ofte dum la eksponado Premo subite forlasis ĝin, dirante al la sidantaj homoj: „Pardonu min — la telefono!” kaj foriris al la trinkejo. Kelkfoje li revenis duonhoron poste. Antaŭ la komenco de eksponoj li aĉetis vazojn da marmelado, deprenis la etikedon kaj diris, ke li konfitis la marmeladon per la kuirilo en la vitra vazo. Ĉiu miregis kaj demandis, kiel tio estas ebla. Premo klarigis, ke li verkis valoran libron pri tiu nova metodo, kaj ke al ĉiu,
100