Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/118

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

ĉilo li foriris de la stando, kaj iom poste la megafono silentiĝis. Post iom da tempo iu riparis ĝin. Mia bazarulo atendis la ŝancon por kaŝe iri, kaj la aparato estis denove silentigita. Ĉi tiu rompo kaj riparo daŭris kelkajn tagojn; fine oni enuis pri la senfina riparado, kaj ni povis labori senĝene.

Alian fojon okazis, ke orkestro tre proksima al ni simile nuligis niajn klopodojn. Denove plendoj ne utilis, malgraŭ promesoj de la foirestro. Mi do aĉetis butonforman mikrofonon (tian, kian oni portas en la butontruo) kaj kaŝis megafonon malantaŭ la nomtabulo de la stando. Dum la orkestro muzikis, mi parolis nur sufiĉe laŭte por esti aŭdata. Sed intertempe la orkestro haltis, kaj tenoro kantis. Kiam li komencis, mi laŭtigis la voĉon ĝis plenpovo, kaj la efiko estis tute konfuziga al la kantisto. Li kantis pri amo, kaj mia voĉo enmetis: „Brasikoj, karotoj, terpomoj...... ktp.” tiel, ke la kanto farsiĝis kaj la kantisto devis halti. La foirestro kuris al mi en plena kolero. „Vi scias ke megafono sur stando ne estas permesita!” li kriis.

„Ni pagis alte por la stando kaj postulas la rajton esti aŭdataj de niaj klientoj,” mi respondis. „Mallaŭtigu la bruistojn, alie mi daŭre uzos la megafonon!” Post tio li ja disponis, ke la orkestro muziku iom malpli laŭte.

En unu foiro estis orkestro kaj ankaŭ militista fanfaro. Krom tio la hala tegmento estis el onda lado, kiu reeĥis la bruon. La orkestro ne multe ĝenis nin, ĉar ĝi estis en pli-malpli sonrezista ligna konstruo. Sed la militista fanfaro plene sufokis niajn voĉojn. Denove plendoj, denove nenio helpa. Kun mi laboris sinjorino, kiu havis akran, penetran voĉon; do mi donis al ŝi mian vicon deklami. Mi mem iris ĝis la ekstera rando de la aŭskultantaro, sed mi povis aŭdi nenion. Mi povis nur vidi
118