Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/139

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

aŭdis liajn kontraŭparolojn, sed daŭrigis trudvendi, kvazaŭ la kliento ne parolis, aŭ parolis favore al la artiklo. Kiam ŝi alkroĉis sin al kliento, ŝi estis pli tenaca ol buldogo kaj eĉ sekvis lin longe for de la stando; sed ĉiam ŝi revenis kun la mendo. Tiel bonan vendistinon mi neniam vidis.

En la kafejo ŝi scivolemis pri mi, kaj mi klarigis, kiel mi forlasis V.I.K., kaj parolis pri mia malbona entrepreno post tiam. Ŝi ridis, kiam mi rakontis pri la du gejunuloj, kiuj kredis ke mi ludas per infana ludilo en Brighton. Mi kunridis, ĉar nur nun mi ekvidis retrospekte la komikecon de la okazintaĵo.

„Mi forgesis ke via hejmo estas ĉi tie,” mi diris. „Ĉu vi povus iom orienti min pri ebloj de negocado ĉi tie?”

„Ĝuste pro tio mi deziris paroli kun vi aparte. En tiu halo, kie ni renkontiĝis, Sydney Cohen starigas malgrandan foiron, kaj mi opinias ke tie kuŝas bona ŝanco por vi. Syd laboris por mia patro en tiu sama loko, aŭkciante horloĝojn, arĝentilaron ktp., kaj ĝi estis unu el la plej bonaj lokoj en Blackpool. Tio estis dum la milito, kiam mia patro ankoraŭ vivis. Bank Hey Street, kiel ĉefstrato, estas ĉiam plena de homoj. Centmiloj tie preterpasas ĉiutage. La foireto ne povas ne esti granda sukceso. Nu, mi konas Syd jam de longe, kaj se vi volas, mi povos havigi al vi standon. Neniam antaŭe estis foiro tie — sed juĝu mem pri la sukcesebloj!”

„Jes,” mi diris. „Mi ja ŝatas tiun lokon; sed mi timas ke la stando estos tro kosta.”

„Lasu al mi aranĝi tion. Mia patro multe helpis al Syd dum la pasinteco, kaj Syd cedos standon al mi tre favorpreze kaj ankaŭ lasos tempon por elpagi, se vi estas provizore iom ,seka’. Se mi mem havus monon por aĉeti varojn, mi enirus tuj. Se la stando estus por mi persone,
139